Halepaghen-Schule
Halepaghen-Schule | ||
---|---|---|
gimnazio | ||
Informoj | ||
fondodato | 1390 | |
Situo | ||
Geografia situo | 53° 28′ 35″ N, 9° 41′ 35″ O (mapo)53.47649.69306Koordinatoj: 53° 28′ 35″ N, 9° 41′ 35″ O (mapo) | |
lando | Germanio | |
adreso | Konopkastr. 5, 21614 Buxtehude | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
| ||
| ||
La Halepaghen-Schule estas granda gimnazio en la urbo Buxtehude en norda Germanio, kiu dokumente menciiĝis unuafoje dum la jaro 1390 kaj do almenaŭ aĝas tiom da jaroj. En la gimnazio en la jaroj 2005 ĝis 2016 la instruistino Jutta Chikato gvidis laborgrupon pri Esperanto.
Entute la lernejanaro dum la lastaj jaroj organizis multajn projektojn por malhelpi dekstran ekstremismon, rasismon kaj maltoleremon en la lernejo. Fine de la jaro 2006 al la lernejo oficiale estis agnoskita la titolo "lernejo sen rasismo - lernejo kun kuraĝo".
Partneraj lernejoj[redakti | redakti fonton]
Regulaj partneraj interŝanĝoj ekzistas kun lernejoj en...
- Blagnac (apud Toulouse) en Francio, ekde 1984
- Šilutė en Litovio, ekde 1989
- Örebro en Svedio, ekde 2005 kaj
- () juda lernejo en Istanbulo (Turkio) same ekde la jaro 2005.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- lerneja retejo germane
- informeto pri la Esperanto-laborgrupo en la lerneja retejo Arkivigite je 2014-09-05 per la retarkivo Wayback Machine germane