Haida-indianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haida-indianoj
Flago
etno • Usona indiana tribo
Unuaj nacioj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Flago de Haida

La Haida-indianoj troviĝas ĉe la insuloj Haida Gwaii de Kanado kaj ĉe suda Alasko. Haida estas la nomo de ilia lingvo.

Haida Gwaii

La Konsilio de la Haida Nacio (en la Ĥajda lingvo: X̱aaydaG̱a Waadlux̱an Naay, angle Council of the Haida Nation, akronime CHN) estas la elektita registaro de la Haida popolo.

Lingvaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

gam 'll kil dayxan hll gudang-rang-gan.
"Mi ne aŭdis bone tion, kion li diris."

neesdagaang.an gam 'la qat'sa-.ang-gan.
"Li ne eniris tuj."

daanxan gam gina ran 'll 7uns7ad-rang-ga.
"Li vere ne scias ion ajn."

laa-7isan Joe qing-gan.
"Ankaŭ Joe vidis lin./Ankaŭ li vidis Joe-on."

Bill 'la qing-gan.
"Li vidis Bill-on./Bill vidis lin."

(La '7' estas la glotŝtopo. La 'x' egalas al Esperanta 'ĥ'. La 'q' estas profunda 'k'. La 'hl' egalas al ventema 'l'.)

Referenco[redakti | redakti fonton]

Enrico, John. Haida Syntax, Volumes 1 & 2. Usono: University of Nebraska Press, 2003.