Hadschi Bankhofer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hademar BANKHOFER naskiĝis la 18-an de oktobro 1971 en Klostronovburgo, Malsupra Aŭstrio, kiel filo de la medicina ĵurnalisto Hademar Bankhofer.

Hademar la juna, pli bone konata sub la nomo Hadschi [Haĝi], estas aŭstra ĵurnalisto, kiu atingis sian konatecon per televidaj diskutrondoj kaj de diversaj aŭstraj radioelsendoj. Hadschi agas ankaŭ kiel survoja raportisto pri diversaj temoj por ORF, Radio Vieno.

Li edziĝis en la jaro 2001 kaj estas patro de du infanoj.