La provinco Hadjer-Lamis - arabeحجر لميس - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2024 estas 23 tiaj provincoj. Fine de 2019 en la nuna provinco vivis 794 300 loĝantoj sur areo de 31 426 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 25 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 562 957 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Massakory. La provinco plue dividiĝas al la departementojDababa, Dagana kaj Haraze Al Biar.
La provinco dividas malgrandan parton de la lago Ĉado kaj okcidente limas al Kameruno.