Hồng Hạc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hồng Hạc

Hồng Hạc
Persona informo
Aliaj nomoj Ruĝa Gruo
Naskiĝo 28an de aprilo 1940
en Vjetnamio Vjetnamio
Lingvoj Esperanto
Nacieco Vjetnamo
Ŝtataneco Vjetnamio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Aŭtoro de la emblemo de VEA. - Emblemo de VEA
Esperantistiĝis en 1957
vdr

Hồng Hạc (pseŭdonomo de Nguyễn Văn Thịnh, estas vjetnama esperantisto naskiĝinta la 28an de aprilo 1940, ankaŭ konata sub esperanta nomo Ruĝa Gruo.

Profesie pentristo-desegnisto, li servis en la armeo kaj poste en vjetnama televido.

Esperantitiĝis kaj aliĝis al Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA) en 1957. Li kontribuis multe per artikoloj en la bulteno “Informado el Vjetnamio”, faris milojn da fotoj okaze de enlandaj esperantaj aranĝoj, skribis biografion de eminentaj vjetnamaj esperantistoj veteranoj, redaktis la bultenon "Verda Mesaĝo el Vjetnamio". Li skribis “Kronikon de la vjetnama Esperanto movado” aperinta en la ttt-paĝo de Vjetnama Esperanto-asocio (VEA) http://e.vea.vn Arkivigite je 2011-03-24 per la retarkivo Wayback Machine

Li instruas Esperanton je baza kaj elementa niveloj, substrekante la gravecon de esperanta kulturo.

Li estas permanenta sekretario kaj membro de Centra Komitato de VEA de 1995 al 2008.

Fakdelegito de UEA pri turismo.

Hong Hac flue parolas la vjetnaman, Esperanton kaj sufiĉe bone la francan.