Gyula Szekér
Gyula Szekér | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1925 en Szombathely |
Morto | 17-an de decembro 2015 (90-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - kemio (1945–1949) |
Okupo | |
Okupo | politikisto kemiisto |
Gyula Szekér [djula sekEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szekér Gyula estis hungara politikisto, ministro, kemiisto, profesoro.
Gyula Szekér [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1925 en Szombathely.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Szekér frekventis komercan faklernejon en Pápa. Post la 2-a mondmilito li laboris en uzino pri aluminio en Ajka, poste li lernis kemion en Universitato de Budapeŝto, fine inter 1950-1953 li plulernis en Moskvo, kie li estis kandidato pri kemio. Hejmenveninta li ricevis ŝtatajn aŭ partiajn postenojn. Inter 1956 kaj 1971 li estis subministro, poste ĝis 1975 ministro pri peza industrio, fine ĝis 1980 vicĉefministro. En 1989 li pensiuliĝis, sed ĝis tiam li ricevis diversajn ŝtatajn kaj partiajn taskojn. Li estis titulara profesoro en la supre menciita universitato. Li ricevis premion en 2005.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- A magyar vegyipar helyzete és fejlesztése (1965)
- Alumíniumiparunk és a szocialista gazdasági integráció (1975) ISBN 9-63090-383-0
- Ipar és műszaki fejlesztés hazánkban az 1980-as években (1984) ISBN 9-63053-626-9
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- [2] Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- [3] germane