Gyula Mészöly
Gyula Mészöly [djula mEsoj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészöly Gyula estis hungara biologo, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.
Gyula Mészöly naskiĝis la 6-an de januaro 1910 en Suhopolje (nuntempe en Kroatio). Li mortis la 18-an de marto 1974 en Kecskemét.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Mészöly frekventis universitaton en Budapeŝto. Li komencis labori en Érd, sed ekde 1936 li instruis en Baja. Tie krom la instruado li formis eksperimentan areon por kreskaĵoj ekde 1941. Post la 2-a mondmilito li daŭris la esploradon ankaŭ en Kecskemét kaj Cegléd. Li precipe okupiĝis pri tomatoj. Inter 1957–1972 li estis parlamentano. Ekde 1967 li instruis en universitato. Li ricevis premion Kossuth en 1956, poste ankaŭ aliajn premiojn kaj medalojn.
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- stratoj portas lian nomon en Kecskemét, Kiskunfélegyháza, Baja
- busto en Kecskemét
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- A paradicsom szántóföldi termelése 1948
- Paradicsomtermesztés (Kultivado de tomato) 1961
- A növénytermesztés kézikönyve 1970