Győző Zemplén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Győző Zemplén
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1879 (1879-10-17)
en Nagykanizsa
Morto 29-an de junio 1916 (1916-06-29) (36-jaraĝa)
en Asiago
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Géza Zemplén
Infanoj György Zemplén • Jolán Mátrai
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto
vdr

Győző Zemplén [djOzO zemplEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zemplén Győző (naskiĝis la 17-an de oktobro 1879 en Nagykanizsa, mortis la 29-an de junio 1916 en batalejo proksime al Asiago) estis hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1908) de Hungara Scienca Akademio.[1]

Lia frato estis Géza Zemplén, lia filino estis Jolán Mátrai.

Győző Zemplén
Memortabulo pri Győző Zemplén

Biografio[redakti | redakti fonton]

Győző Zemplén frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1896-1900. En 1901 li doktoriĝis. Post la diplomo li ekinstruis samloke en Reĝa Universitato de Budapeŝto, kie li estis helpanto de Loránd Eötvös. En 1904 li studvojaĝis al Göttingen kaj Parizo. En la sekva jaro li atingis la instruan rangon privata profesoro en ambaŭ universitatoj de Budapeŝto, krome en la sama jaro li edziĝis. Li estas viktimo de la 1-a mondmilito. Li ricevis diversajn premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Próbamérések a gázak belső súrlódásának új kísérleti módszerrel való megvizsgálásához (1901)
  • A testek radioaktív viselkedéséről (1905)
  • Az elektromosság és gyakorlati alkalmazása (1910)
  • A tér és idő fogalma a relativitás elvének megvilágításában (1914)

Fontoj[redakti | redakti fonton]