Győző Kabók

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Győző Kabók
Persona informo
Naskonomo Kabók Győző
Naskiĝo la  10-an de aŭgusto 1881(nun 1881-08-10)
en Hungario Szeged (Hungario)
Morto ?
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Győző Kabók [djOzO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kabók Győző estis hungara aktoro.

Győző Kabók [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1881 en Szeged, pri la morto mankas informoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Győző Kabók frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li laboris en banko. En 1905 Ede Újházi aprezis lin talenta en amatora spektaklo, tial Kabók akiris aktoran diplomon en Tutlanda Teatra Lernejo en 1907. Post siaj studoj li havis rolojn en kabaredoj aŭ teatroj. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li estis membro de pluraj ĉefurbaj teatroj (Teatro Madách (1918–1920), Teatro Városi (1926), Teatro Magyar (1927)). Inter 1928–1932 li ne havis kontraktojn, nur poste (ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto). Post la 2-a mondmilito la aktora-politika komisiono malpermesis la aktoradon, ĉar li apartenis al ŝovinistoj, tial li plene malaperis.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Göre Gábor bíró úr kalandozásai Budapesten (1913) – titolrolo
  • A baba (1919) – policestro
  • Piri mindent tud (1932) – domzorganto
  • Sári bíró (1943) – kamparano

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.