György Vajda (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Vajda [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajda György estas hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1976, ordinara en 1982) de Hungara Scienca Akademio.

György Vajda [1] naskiĝis la 18-an de junio 1927 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Vajda akiris diplomon en la Hungara Reĝa Teknika Universitato József en 1949, poste li samloke eklaboris kiel vicprofesoro. En la sekva jaro li ricevis postenon en MTA. En 1952 li partoprenis en fondo de instituto kiel vicdirektoro. En 1963 li eklaboris en la ministerio, post 4 jaroj li ricevis la instruan rangon titulara profesoro en la teknika universitato. Li doktoriĝis en 1965 antaŭ la akademio. En 1970 li revenis al la instituto, kiun li gvidis 27 jarojn. Li okupiĝis precipe pri la energio (ankaŭ pri atomenergio) kaj elektrotekniko. Li ricevis premiojn inter 1960-2008.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Egységkapcsolású generátorok igénybevétele légköri túlfeszültségek hatására (1960)
  • Energia és társadalom (Energio kaj socio), (1975, 2009)
  • Energetika I–II. (1981, 1984)
  • Kockázat és biztonság (1998)

Fontoj[redakti | redakti fonton]