György Szathmáry
György Szathmáry [djordj satmAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szathmáry György estis hungara instruisto, politikisto, ĵurnalisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1895).
György Szathmáry [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1845 en Hungara reĝlando en Alpestes (nuntempa Peştişu Mare en Rumanio). Li mortis la 14-an de januaro 1898 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Szathmáry frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Kolozsvár, poste li instruis en Budapeŝto en gimnazio. En 1869 li aliĝis al redakta stabo de kultura revuo. Inter 1881-1890 li estis parlamenta deputito, krome li estis ankaŭ ĵurnalisto. Ekde 1890 li havis postenon en la ministerio, kie li okupiĝis pri edukado. Li strebis multe por Hunyad.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- A történelem és a keleti kérdés (La historio kaj la orienta problemo), (1879)
- Az amerikai verseny és a magyar mezőgazdaság (La usona konkurso kaj la hungara agrario), (1882, 1885)
- Nemzeti állam és népoktatás (Nacia ŝtato kaj popoledukado), (1892, 1896)
- Hasznos olvasmányok (1897)