György Petrovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Petrovics
György Petrovics
György Petrovics
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1878 (1878-04-19)
en Battonya
Morto 20-an de januaro 1950 (1950-01-20) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistourbestro
vdr

György Petrovics [djordj petroviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petrovics György estis hungara juĝisto, parlamenta deputito, urbestro. Lia familia nomvarianto estis Makay-Petrovics [makai].

György Petrovics[1] naskiĝis la 1-an de majo 1878 (laŭ hungara Vikipedio la 1-an de majo 1878) en Battonya, li mortis la 20-an de januaro 1950 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Petrovics maturiĝis en luterana gimnazio en Szarvas, poste li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Luterana Jura Akademio (Eperjes), fine li akiris diplomon en Scienca Universitato Ferenc József. En 1906 li estis juĝisto, poste li havis similan juran postenon en Csanád. En 1917 li estis elektita vicurbestro, post monatoj urbestro ĝis 1922, sed en la ĥaosaj tempoj (1919) li rifuĝis el la urbo. Inter 1922-1935 li estis parlamentano.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az októberi forradalom és az idegen megszállás Makón (1921)
  • A makói hagyma (1922)
  • Levelek és egy beszéd (1941)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]