György Pantó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Pantó
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1936 (1936-07-29) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geologo
vdr

György Pantó [djordj pantO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pantó György estas hungara geologo, vulkanologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995).

György Pantó [1] naskiĝis la 29-an de julio 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Pantó frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1954-1959. Post la diplomo li eklaboris en minejo, baldaŭe li havis postenon en geologia filio de MTA. Li doktoriĝis en 1981 antaŭ la akademio. Li partoprenas en redaktado de fakrevuo Acta Geologica Hungarica. Li okupiĝas interalie pri vulkanoj kaj baŭksitoj. En 2006 li emeritiĝis. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis memormedalon en 1986, premiojn en 2000 kaj 2006.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Vulkanológiai vizsgálatok a Mátrában és a Börzsönyben (1970)
  • Trace Minerals of the Granitic Rocks of the Velence- and Mecsek Mountains (1975)
  • Ritkaföldfémek geokémiája és néhány alkalmazási területe (1980)
  • Authigenic Rare Earth Minerals in Karst-Baŭities and Karstic Nickel Deposits (1996)

Fontoj[redakti | redakti fonton]