György Kónya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Kónya
Persona informo
Naskiĝo 1863
en Hungario Szeged (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto 1941
en Hungario Hungara reĝlando
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo locksmith • fasonisto
vdr

György Kónya [djordj kOnja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kónya György estis hungara forĝisto.

György Kónya[1] naskiĝis en 1863 en Szeged, li mortis en 1941.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Kónya lernis la metion de Gyula Jungfer en Budapeŝto. Li laboris en propra forĝejo en Szeged, kie laboris ĝenerale 20-30 da laboristoj. Liaj ferartaĵoj ricevis arĝentan kaj bronzan medalojn en la mondekspozicio en Parizo en 1900.

Elektitaj feraj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ĉiuj feraĵoj de muzeo en Szeged
  • feraĵoj de vaporbanejo en Szeged
  • flagingo (1892)
  • pluraj kradoj en Vota Katedralo de Szeged (1909-1929)
  • feraj ornamaĵoj en episkopa palaco en Szeged
  • feraĵoj en pordoj (1892-1904)
  • kradopordo (1905)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-02. Alirita 2020-07-01.