György Bácski
György Bácski | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1901 en Zagrebo | |
Morto | 10-an de februaro 1978 (76-jaraĝa) en Bukareŝto | |
Lingvoj | germana • serba • kroata • makedona • slovena • rumana • serbokroata • hungara vd | |
Ŝtataneco | Rumanio • Jugoslavio • Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
BÁCSKI György (ba:ĉki) estis rumanuja hungara tradukisto, ĵurnalisto, verkisto naskita en Zagrebo la 20-an de septembro 1901 kaj mortinta en Bukareŝto la 10-an de februaro 1978.
Biografio[redakti | redakti fonton]
La gimnazion György Bácski finis en Vieno en 1921. En 1924 sub pseŭdnimo Georgij Silew oni eldonis lian poem- kaj rakontvolumon en Temeŝvaro titolite A kör (La cirklo). Li estis fervojisto, magazenisto, baletdancisto, presisto, bankoficisto. En 1940 li redaktis la gazeton Kulisa en Zagrebo, dum la dua mondmilito li estis partizano. Ekde 1946 li translokiĝis Rumanujon kaj laboris en Temeŝvaro en presejo, en 1949 li estis redaktoro de Temeswarer Zeitung kaj Temesvár, poste ĝis 1952 li estis ĉefredaktoro de Kulturni Uputnik. Li estis kunlaboranto de pluraj enlandaj kaj eksterlandaj gazetoj.
Volumoj[redakti | redakti fonton]
- V. Koval-D. Foll: Péter, én és az atomok, Bk., 1959;
- B. M. Volin: Vlagyimir Uljanov, a diák, Bk., 1960;
- V. Colin: A sirály visszatér, romano, Bk., 1961;
- A. Costache: Tengerszín esték, porjunulara romano, Bk., 1962;
- A. Mincsikovszkij: Tíz nap anyu nélkül, Bk., 1963;
- M. Arsene: Mocsárvidéki történet, rakontoj, Bk., 1964;
- A borz és a róka, popolfabeloj, Bk., 1965
- A kör, propraj poemoj, tradukaĵoj (1968),
- Hol vannak azok a tengerek, nuntempaj jugoslavaj poetoj, tradukaĵoj, (1973).