Guarenas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guarenas
urbo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 208 663  (2011) [+]
Loĝdenso 1 469 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 28′ N, 66° 32′ U (mapo)10.473888888889-66.538333333333 [+]
Alto 374 m [+]
Areo 142 km² (14 200 ha) [+]
Guarenas (Venezuelo)
Guarenas (Venezuelo)
DEC
Situo de Guarenas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guarenas [+]
vdr
Larĝa panoramo en Guarenas

Guarenas estas urbego kaj diocezo en norda Venezuelo, en subŝtato Miranda (Venezuelo). Ĝi apartenas al urbaro de Karakaso kaj ĝi kontaktiĝas jam kun Guatire.

Blazono de Guarenas

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Guarenas nokte

Guarenas situas en norda Venezuelo inter marborda ebenaĵo kaj montaro. Guatire troviĝas 9, Petare 22, Santa Teresa del Tuy 27, Baruta 29, Karakaso 33, Cúa 45, Turmero 98, Marakajo 110, Valencio (Venezuelo) 155, Barcelono (Venezuelo) 213, Barquisimeto 299, Coro (Venezuelo) 349, Maturín 385, Bolívar (urbo) 426, Barinas (Barinas) 444, Guayana (urbo) 494, Cabimas 528, Marakajbo 550, San Cristóbal (Venezuelo) 685 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vido en Guarenas

Guarenas estis establita en 1621 kiel Nuestra Señora de Copacabana de los Guarenas (Nia Sinjorino de Copacabana de Guarenas).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Guarenas estas dormourbo de Karakaso. Loke oni okupiĝas pri teksaĵoj, komercadoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Guarenas situas en tropika klimato, kie la averaĝa jara temperaturo varias inter 22-32 °C. La varmo estas kutime pli alta en marto kaj aprilo. En ĉiuj monatoj pluvas, sed la pluvo kulminas en aŭgusto, malkulminas en februaro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Guarenas la plej grava ĉefvojo kuras al Karakaso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]