Grock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grock
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1880 (1880-01-10)
en Loveresse
Morto 14-an de julio 1959 (1959-07-14) (79-jaraĝa)
en Imperio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo komponisto • cirkisto • pianistokantistoviolonistoakordionistoklaŭno
vdr
Grock en 1903

Adrian Wettach, nask. la 10-a de januaro 1880, apud Biel en Svisio, mort. la 14-a de julio 1959 en sia kastelo Villa Bianca en Imperia Italio, estis fama muzikanta klaŭno, konata laŭ lia scennomo Grock.

Li estis filo de horloĝfabrikisto, kiu amatore ŝatis muzikludon kaj akrobataĵojn. De 1903 li komencis montriĝi en cirko, kun partnero. En 1929 iĝinta fama kaj riĉa li aĉetis terenon en la itala Riviera kie li konstruigis barokan eksplodmontremean riĉan vilaon en bela kaj malnaiva ĝardeno (nun estas projekto fari el ĝi monumentmuzeo kaj centro pri la klaŭnarto). Li montriĝis antaŭ publiko kiel lastfoje en 1954.

Li scipovis ludi, kaj lerte ludi, per 24 muzikilojn, inkluzive de miniatura violono. Li egale scipovis ĵongli kaj akrobati, kaj esprimiĝi en pluraj lingvoj. Lia famiĝita vorto estis "Sans blââââgue!?" (="ĉu ja vere ?")

Pluraj filmoj estis filmigitaj, kie oni povis, kaj ankoraŭ nun povas, vidi lian spektaklaĵon.

bildoj pri Grock (germane) Arkivigite je 2004-03-27 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]