Grenzgipfel kutime estas grimpata ek de Zermatt respektive de la haltejo Rotenboden de la Gornergrat-Fervojo tra la Monte-Rosa-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo. Malofte ĝi estas propra grimpcelo, sed kutime oni trapasas ĝin grimpante al Ostspitze kaj Dufour-Pinto.