Grek-katolika preĝejo apostoloj sanktaj Petro kaj Paŭlo (Nyírlugos)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grek-katolika paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Grek-katolika paroĥa preĝejo apostoloj sanktaj Petro kaj Paŭlo en Nyírlugos
Grek-katolika paroĥa preĝejo apostoloj sanktaj Petro kaj Paŭlo en Nyírlugos
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyírlugos
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Hajdúdorog
dekanujo Nyírbéltek
paroĥo loke
Dato de konsekro 1872
Arkitektura priskribo
Konstruado 18661875
Specifo
Ligiloj
Adreso Nyírlugos, Hősök tere 1.
vdr

La grek-katolika paroĥa preĝejo apostoloj sanktaj Petro kaj Paŭlo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1999) en urbo Nyírlugos (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En fino de la 17-a jarcento la tiama vilaĝo senhomiĝis, sed en la sekva jarcento alvenis rutenoj. Ili havis pastron en 1705. Onidire ili konstruis lignan kirkon en 1724, poste en 1825 ili komencis konstrui ŝtonan kirkon, sed ili frue interrompis pro manko de financoj. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1866-1875. La ikonostazo venis el la ligna kirko. La ĉefaltaro estis kreita en 1910. István Takács (pentristo) pentris la murojn en 1955.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, sed ĉe la enirejo ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria, la enirejo estas malsupre meze. Super la enirejo estas fenestro kaj plej supre la turo altiĝas. Fino de la navo finiĝas en ronda absido, sed antaŭe estas ankaŭ po unu duonrondaj krucnavoj.

Kermeso okazas en la 29-an de junio.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.