Grek-katolika preĝejo Sankta Nikolao (Nyírmada)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Nikolao
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyírmada
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grekokatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Hajdúdorog
dekanujo Nyírkarász
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La grek-katolika paroĥa preĝejo Sankta Nikolao estas sakrala historia monumento (deklarita en 2001) en Nyírmada (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia fonto grek-katolika grupo funkciis ekde 1700. La paroĥo estis fondita en 1753, en la sama jaro oni konstruis lignan kirkon sen ikonostazo. La nun videbla kirko estis konstruita inter la 1840-aj jaroj kaj 1858. Signifaj renovigaj laboroj okazis en 1889, denove en 1939.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, sed en la korto estas videbla ankaŭ krucifikso. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La preĝejo havas solan navon kun duonronda absido, kiu kontaktiĝas kun sakristio.

Kermeso okazas en la 6-an de decembro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.