Grek-katolika preĝejo Sankta Ladislao (Onga)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grek-katolika preĝejo Sankta Ladislao
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Onga
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
paroĥo en Arnót
Konsekrinto Atanáz Orosz
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Sándor Németh (arkitekto)
Konstruado 20192021
Specifo
Enhaveco ĉirkaŭ 50
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La grek-katolika preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas sakrala konstruaĵo en urbo Onga (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 2021 la grekokatolikoj havis diservojn nur en preĝejo Nomo de Sankta Maria (Onga). Oni komencis konstrui propran kirkon en 2019. La arkitekto strebis havi en sia plano ĉiujn koncernajn postulatojn de la bizanca eklezio. La altaro venis el kapelo de seminario en Nyíregyháza.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo troviĝas sur herbejo en rando de la urbo. La fasado estas simetria, meze la enirejo plene reliefas. Malantaŭe simbola turo altiĝas, sed ankaŭ ronda fenestro estas videbla. Ankaŭ la navo havas tureton.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.