Grek-katolika Preĝejo Sankta Johano la Evangeliisto (Kazincbarcika)
Grek-katolika Preĝejo Sankta Johano la Evangeliisto | |
---|---|
Grek-katolika Preĝejo Sankta Johano la Evangeliisto en Kazincbarcika
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kazincbarcika |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Dato de konsekro | 1995 |
Konsekrinto | Szilárd Keresztes |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Mihály Balázs |
Konstruado | 1992–1995 |
Specifo | |
Alto | 17 m (kupolo) |
Konstrumaterialo | brikoj |
Ligiloj | |
Adreso | 3700 Kazincbarcika, Móricz Zs. tér 9. |
La preĝejo Sankta Johano la Evangeliisto aŭ preĝejo teologo, apostolo kaj evangeliisto Sankta Johano estas sakrala konstruaĵo en la urbo Kazincbarcika (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Depost fino de la socialismo inter 1992 kaj 1995 konstruiĝis la nun videbla kirko laŭ plano de Mihály Balázs. En 2008 la eklezio aĉetis la ĉirkaŭan areon kaj profitis ĝin kiel korto.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto, kie kreskiĝas tujoj, magnolioj kaj lavendoj, krome kruco el granito estas videbla. La kirko mem estas komplika ne havanta geometrian formon kaj imitas la malnovajn monaĥejajn preĝejojn. Tiutipa konstruaĵo estas malofta en Hungario. La kirko cirkloforma, de kiu la sanktejo reliefas, apude situas sur ambaŭ flankoj la oficejaj ĉambroj kaj la sakristio. La sakristio havas apartan enirejon el la korto. Ekzistas ankaŭ duonronda vestiblo alkroĉita al la konstruaĵo. La enireja parto estas arkada. La tegmento estas okangula ligna kupolo kun kupra plattegaĵo. Turo mankas, anstataŭ tio estas supra ĉambreto kun du sonoriloj. La interna parto estas triparta. La navo estas ronda, sub la kupolo meze troviĝas bildo pri Kristo. En la meza parto estas benkoj, pli ekstre nur seĝoj. La kutima ikonostazo mankas, estas nur 3 bildoj.