Green Lake (Seatla kvartalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Green Lake
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 41′ N, 122° 20′ U (mapo)47.680277777778-122.32777777778Koordinatoj: 47° 41′ N, 122° 20′ U (mapo) [+]
Areo 2,32 km² ( 232 ha) [+]
Situo de la kvartalo en la urbo
Situo de la kvartalo en la urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Green Lake, Seattle, Washington [+]
vdr
La publika biblioteko,
konstruita en 1910

Green Lake (esperantigita kiel "Verda Lago") estas kvartalo en la norda parto de la urbo Seatlo, en la usona subŝtato Vaŝingtonio. Ĝi ricevis sian nomon pro la samnoma lago (kaj parko), kio konsistigas grandan parton de la areo de la kvartalo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La kvartalo enhavas multajn kaj diversajn loĝejojn, inkluzive de kaj apartaj unufamiliaj domoj, plurfamiliaj domoj, kaj apartamentaj konstruaĵoj. Troviĝas publika bazlernejo kaj katolika mezlernejo. En la parko ĉirkaŭanta la lagon, oni disponigas interalie naĝbasenon kaj teatron. La publika biblioteko, konstruita en 1910 kaj restaŭrita en 2003-4, estas historie grava konstruaĵo financita de Andrew Carnegie.

Historio[redakti | redakti fonton]

La regionon ĉirkaŭ la lagon ekspertizis usona komisiito en 1855, kaj la unua setlanto, Erhard Seifried, establis bienon de 0.53 km2 ĉe la nordorienta bordo de la lago en 1869. En 1891 debutis tramo inter Green Lake kaj Fremont, kaj samjare la kvartalo fariĝis parto de la urbo Seatlo.