Dublino troviĝas ĉe la orienta bordo de Irlando, en la provinco Leinster. La regiono restis graflando ĝis 1994, kiam raporto de la Konsilio de Eŭropo prezentis la Respublikon Irlandon kiel la plej centralizitan ŝtaton de Eŭropo. Oni tiam decidis disigi tiun graflandon kaj anstataŭigi ĝin per la tri novaj graflandoj.
Sed hodiaŭ, multaj asocioj, ŝtataj oficejoj aŭ sportaj teamoj daŭre uzas tiun subdividon.