Saltu al enhavo

Gohrisch (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 448 metrojn alta tablomonto Gohrisch situas proksime al la samnoma ripozloko Kurort Gohrisch maldekstraflanke de la rivero Elbo en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. La supro de Gohrisch estas atingebla per eskaloj. Je la orienta flanko de la ege disfendita montoplataĵo troviĝas paviloneto kun panorama vido al la najbara tablomonto Papststein, al la rokoj "Große Hunskirche" kaj "Kleine Hunskirche".

Proksima pado kondukas al la kaverno "Schwedenhöhle". En la ĉirkaŭaj rokoravinoj dum la Tridekjara milito antaŭ svedaj trupoj sin kaŝis vilaĝanoj . En la fundo de la kaverno ili kreiis sulkon por kolekti la akvon, kiu fluetas de la flankaj muroj de la roka kaverno.

La nordokcidentan angulon de la plataĵo markas ventoflago. al la migranto prezentiĝas vasta panoramo. Videblaj estas (interalie) en norda direkto Kurort Gohrisch kaj malantaŭ ĝi Lilienstein, okcidente Pfaffenstein kaj Königstein, sude Děčínský Sněžník.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.