Glossopteris

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glossopteris (el antikva greka: γλώσσα glossa, signife "lango", ĉar la folioj estis langoformaj) estas la plej granda kaj plej bone konata genro de la formortinta ordo de semo-filikoj konata kiel Glossopteridales (konata ankaŭ kiel ArberialesOttokariales). La genro Glossopteris referencas nur al folioj, ene de kadro de formogenroj uzitaj en paleobotaniko. Por eblaj reproduktaj organoj vidu Glossopteridaceae, kaj tiuj gravas ĉar ili indikas biologian identecon de tiuj plantoj kiuj estis ŝlosilaj por rekoni iamajn konektojn inter la variaj fragmentoj de Gondvano: nome Suda Ameriko, Afriko, Hindio, Aŭstralio, Novzelando, kaj Antarkto.