Saltu al enhavo

Glitebeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glitebeno estas nocio el la geologio. Temas pri tavoloj sub la tersurfaco (proksimume en profundo de 0,5-200 m) kun malpli da frotrezisto ol en la ĉirkaŭaj tavoloj. Kiam la frotrezisto pli malgrandiĝas ol la gravitofortoj de la superkuŝantaj petro- kaj teramasoj, tiam glitebenoj povas ebligi degliton de deklivoj aŭ grundrompiĝojn. Enpenetro de akvo en la glitebenon dum fortaj pluvperiodoj kaj je kontakto kun la grundakvo povas plifaciligi tion.