Glattfelden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Glattfelden (stacidomo).
Glattfelden
Blazono de Glattfelden
Filmstudioj de Glattfelden
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 33′ 40″ N 8° 29′ 59″ O / 47.56111 °N, 8.49972 °O / 47.56111; 8.49972 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 40″ N 8° 29′ 59″ O / 47.56111 °N, 8.49972 °O / 47.56111; 8.49972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4183
Areo 12,35 km²
Alteco 387 m super marnivelo
Poŝtkodo 8198
Komunumkodo 0058
Mapo de Glattfelden
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Glattfelden estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4183 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Glattfelden situas en la Zurika Unterlando je la plej malsupra fino de la Glattvalo. Ĉe la setlejo Rheinsfelden sur la teritorio de la komunumo la rivero Glatt alfluas la Rejnon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la stacidomo de Glattfelden pasas la trajnlinoj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Bülach al Ŝafhaŭzo kaj de la kompanio THURBO AG de Vinterturo tra Embrach, Bülach, Eglisaŭ, Bad Zurzach al Waldshut.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio sub la nomo Glatevelden troveblas en dokumento el la jaro 1130. Unu el la plej gravaj civitanoj de Glattfelden estas la zurika verkisto Gottfried Keller, kiu liveras en sia ĉefverko La Verda Henriko [germane: Der Grüne Heinrich] detalan priskribon pri la komunumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]