Gizi Lengyel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gizi Lengyel
Persona informo
Naskonomo Lengyel Gizella
Naskiĝo 1-an de novembro 1903 (1903-11-01)
en Oradea
Morto 3-an de julio 1984 (1984-07-03) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o György Dénes
Okupo
Okupo aktoro
vdr

LENGYEL Gizi (pro. lendjel) estis hungara aktorino naskita en Nadjvarado la 1-an de novembro 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de julio 1984. Ŝi estis edzino de aktoro György Dénes ekde 1934.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gizi Lengyel debutis en Nadjvarado, poste oni dungis ŝin al teatro Gaja Teatro, pli poste kune kun sia edzo ŝi iris al teatro Teatro Belvárosi, pli poste al konsilo de Béla Salamon al teatro Terézkörúti Színpad. Lengyel estis eksterordinare populara komikulino, ĉiuvespere ŝi elpaŝis eĉ po 4-5 programoj. Siajn pensijarojn ŝi pasigis en la aktorhejmo Jászai Mari Színészotthon.

Ŝiaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Köszönöm, hogy elgázolt (1935) – gasto
  • Zárt tárgyalás (1940) – gasto
  • Gyanú (1944) – amikino

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.