Gizela-kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gizela-kruco, trezoro de la Munkena rezidejo, antaŭa flanko

La Gizela-kruco estas ligna kruco kovrita per oraj lamenoj, kiun la reĝino Gizela de Hungario pretigis je morto de ŝia patrino Gizela de Burgundio, mortinta en 1006, kaj kiun donacis al la Monaĥejo Niedermünster (Regensburg).

La kruco altas 44,5 cm kaj larĝas 32 cm. Ĝi konsistas en kerno el kverkoligno, kiu estas kovrita per orlamenoj. La Kristo-figuro sur la antaŭa flanko konsistas el or-verŝo. LA piedoj de la krucumito, troviĝas figurigo de la kronita Gizela de Hungario kun ŝia patrino. La randoj de la kruco estas kovrita per perloj, juvelŝtonojn kaj emajloj. Inter ili kaj la figor de Jesuo troviĝas la skribo pri la donacinto kaj okazo de la donacado. La malantaŭa flanko de la kruco montras similaĵojn al la antaŭa kun perloj kaj juvelŝtonoj, mallongan skribon kaj kvar evangelistajn simbolojn. Okaze de la 200 emajlaj lamenetoj uzataj sur la du flankoj de la kruco, temas pri reuzado de tiuj, kiuj plej verŝajne estis alkudritaj ornamaĵoj sur ŝtofo.

La kruco estis pretigita verŝajne en 1006/1007 eble en Regensburg kaj rezervita ĉe la Monaĥejo Niedermünster (Regensburg), ĉe tombo de Gizela de Burgundio. Ĝi hodiaŭ troviĝas en la trezoro de la Munkena Rezidejo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sybille Eckenfels-Kunst: Goldemails. Untersuchungen zu ottonischen und frühsalischen Goldzellenschmelzen, Pro Business Verlag, Berlin 2008