Gergely Ittzés
Gergely Ittzés | |
---|---|
Gergely Ittzés | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1968 (55-jaraĝa) en Győr |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Patro | Mihály Ittzés |
Okupo | |
Okupo | flutisto |
TTT | |
Retejo | http://ittzesgergely.hu |
Gergely Ittzés [gergej icEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ittzés Gergely estis hungara flutisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Lia patro estis Mihály Ittzés.
Gergely Ittzés[1] naskiĝis la 2-an de marto 1969 en Győr.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gergely Ittzés estis edukita en Kecskemét. Li jam bekflutadis jam en la infanĝardeno. Li aĝis 9, kiam li prenis transversan fluton. En 1987 li ekstudis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, kie li akiris diplomon en 1993. Liaj plej gravaj instruistoj estis Henrik Prőhle, György Kurtág kaj Ferenc Rados. Li plustudis jaron en Prago, krome li partoprenis kelkajn kursojn en la mondo. En la lernojaro 1995 li instruis en muziklernejo en Budapeŝto, ankaŭ en Universitato István Széchenyi, kie li habilitiĝis en 2007. En 2008 li disertaĵo estis akceptita. Ekde 1996 li instruis jardekon ankaŭ en muziklernejo de Vác, eĉ ekde 2019 en Novjorko. En 1998 kaj inter 2018 kaj 2021 li ricevis stipendiojn.
Jam dum la studentaj jaroj li aliĝis al diversaj klasikaj orkestroj. En 2003 li fondis propran orkestron. Malofte li estas ankaŭ ĵazmuzikisto, krome li komponas kadencojn. Li estis redaktoro de muzika revuo 5 jarojn. Li ricevis muzikkonkursajn premiojn inter 1982-1998, ŝtatajn inter 2001-2012.
Lia libro[redakti | redakti fonton]
- Flautológia – Új- és korszerű fuvolamódszertan (2018)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- oficiala paĝo Arkivigite je 2019-09-28 per la retarkivo Wayback Machine