Gergely Frangepán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gergely Frangepán
hungara ĉefepiskopo
Persona informo
Naskiĝo 1459
Morto 31-an de aŭgusto 1520 (1520-08-31)
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Episkopo de Veszprém
Ĉefepiskopo de Kalocsa
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo Gergely FRANGEPÁN, kroate Grgur Frankopan, laŭ hungarlingve kutima nomordo Frangepán Gergely estis kroata-hungara pastro, ĉefepiskopo, episkopo, preposto, kanoniko. Lia nobela antaŭnomo estis czetinai.

Gergely Frangepán [1] naskiĝis en 1459, li mortis en 1520.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gergely Frangepán frekventis universitatojn en Vieno kaj Krakovo. Komence li estis kanoniko en Kalocsa ekde 1493, post 2 jaroj preposto de Székesfehérvár. Li estis elektita episkopo de Veszprém (urbo), kiun la papo aprobis en 1502, krome li estis reĝina kanceliero. Lia plej alta eklezia digno estis ĉefepiskopo de Kalocsa ekde 1503 ĝismorte, krome departementestro. Li okupiĝis ankaŭ pri politiko kaj artoj. En 1514 li deklaris krucmiliton, kiu iĝis kamparana ribelo de György Dózsa. Li batalis kontraŭ la Dózsa-kamparanoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]