Gelsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gelsa
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50786
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 996  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 0° 28′ U (mapo)41.4071747-0.46026499999999 [+]
Alto 147 m [+]
Areo 72,035294 km² ( 720 3.5 294 ha) [+]
Gelsa (Provinco Zaragozo)
Gelsa (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Gelsa
Gelsa (Hispanio)
Gelsa (Hispanio)
DEC
Situo de Gelsa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gelsa [+]
vdr

Gelsa [ĤELsa] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Ribera Baja del Ebro kies ĉefurbo estas Quinto. Ĝi estas en la oriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gelsa estas municipa teritorio en la centra parto de la komarko Ribera Baja del Ebro, kie ĝi okupas teritorion sude de tiu de Pina de Ebro, oriente de Quinto kaj norde de Velilla de Ebro. La areo estas tute ĉe la valo de la rivero Ebro sur la maldekstra bordo interne de meandro.

La loĝloko Gelsa mem estas je 45 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo kaj je nur 5 km de la komarka ĉefurbo, Quinto, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 147 msm. La loĝloko mem estas konektita per loka vojo kun Velilla de Ebro sude kaj kun la nacia ŝoseo N-2 inter Bujaraloz nordoriente kaj Zaragozo nordokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loknomo Gelsa devenas de la romia kolonio Lepida Celsa, unua romia kolonio fondita ĉe la valo de la rivero Ebro, origine setlejo de iberoj nome Kelse. Kvankam la ĉefa kerno estis en teritorio de la apuda Velilla de Ebro, probable ĝi etendiĝis ankaŭ ĝis la nuntempa Gelsa, kiel ŝajne atestas trovoj de tomboj; en Celsa oni stampis monerojn. En tempo de Aŭgusto Cezaro ekdekadencis la kolonio profite al Caesaraugusta, nuntempa Zaragozo.

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton kaj urban modelon. Post la konkero en la 12-a jarcento fare de kristanoj granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo. La teritorio de Gelsa estis konkerita el islamanoj fare de Petro la 1-a post la konkero de Barbastro. En 1210, Petro la 2-a donis Gelsa kiel senjorlando, kun aliaj lokoj de la baroneco de Quinto, al la familio Torrella Ortiz, kiu vendis ilin al grafo Lope de Luna en 1358. En 1431, la senjorlando ekapartenis al Juan de Funes; la oka senjoro, nome Antonio de Funes, konstruigis la palacon de la placo.

La popolnombrado de 1495 konstatis, ke tiam la praktika totalo de la loĝantoj de Gelsa —ĉirkaŭs 400 proksimume— estis moriskoj. En 1610, ĝi estis la loĝloko de Zaragozo kie pli da moriskoj loĝis (ĉirkaŭ 1 700) kaj la tria en tuta Aragono. Tiukadre la forpelo de la moriskoj en 1609-1610 rezultis en reloĝado de la urbo, pro kio Juan de Funes y Villalpando devis demarŝi prie (1628). La preĝejo estis starigita en la lasta triono de la 17-a jarcento kaj en 1728 oni konstruis fabrikon de lanaj teksaĵoj reĝisorita de la loka inĝeniero José Genzor kaj López de Perea. La grenstokejo de la grafo —aktuale Kultura Centro— estis konstruita antaŭ 1779.

Pascual Madoz, en sia Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España de 1845, konfirmas la ekzistadon de teksejoj kaj muelejoj.[1] Dum la 19-a jarcento, Pina suferis la konsekvencojn de la militoj.

Gelsa demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Dum la unua jaro de la Hispana Enlanda Milito funkciis en la loko kolektiva komunumo ligita al la hegemonio de anarkiistoj en la fronto de Aragonio].[2]

Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, kaj ankaŭ en Gelsa oni malaltiĝis el 2 070 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 976 (2022) pro malproksimeco al la ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Ĉefa industrio estas de gipso.

El vidindaĵoj menciindas la moriska kvartalo kun popola arkitekturo, la trinava preĝejo, la ermitejo, la urbodomo, dompalaco kaj naturaj lokoj ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Madoz, Pascual (Madrid, 1846-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. Volumen IX, p. 613.
  2. Miquel Amorós, Los amigos de Durruti en la revolución española, Pepitas de calabaza-FAL, 2022. ISBN 978-84-18998-07-2 pp. 40-42.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]