Gedeon Ráday (1806)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gedeon Ráday
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1806 (1806-06-23)
en Peŝto
Morto 14-an de julio 1873 (1873-07-14) (67-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Grafo Gedeon RÁDAY [rAdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ráday Gedeon estis hungara politikisto, departementestro, teatrestro. Lia nobela antaŭnomo estis rádai.

Gedeon Ráday [1] naskiĝis la 23-an de junio 1806 en Pest (urbo). Li mortis la 12-an de julio 1873 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gedeon Ráday lernis juron en sia naskiĝurbo. Li komencis sian karieron en administrado de Pest-Pilis-Solt-Kiskun. En 1839 li estis elektita parlamenta deputito, sed la Habsburgoj malpermesis ĝin. Tamen en 1844 li reelektiĝis sukcese, en la sama jaro li gvidis ankaŭ Nacian Teatron de Pest. En 1848 li iĝis departementestro. Post falo de la revolucio li estis kondamnita, sed poste li ricevis amnestion. En 1854 li revenis al la Nacia Teatro. Post jaroj li malriĉiĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]