Gedeon (Ĥaron)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gedeon
Гедеон (Харон)
Юрий Самуилович Харон
episkopo de Makarov, vikario de Kieva eparĥio
Regado la 18-a de junio 2018 — la 20-a de marto 2020
Vico 2-a
Eklezio Ukraina Ortodoksa Eklezio (Moskva Patriarkeco)
Komunumo Dekonaĵa monaĥejo de Naskiĝo de Maria (Kievo)
Antaŭulo Ilarij (Ŝiŝkovskij)
Elekto 25-an de majo 2018
Persona informo
Naskonomo Юрий Самуилович Харон
Naskiĝo 10-an de junio 1960
en Odeso, Ukraina SSR, Sovetunio
Religio ortodoksismo
Etno greko
Loĝloko Kievo, Ukrainio
Ŝtataneco Ukrainio, Rusio, Usono
Alma mater la Kieva Spirita Seminario (2000), la Kieva Spirita Akademio (2002)
Monaĥiĝo 7-an de oktobro 1987
Diakono 7-an de oktobro 1987
Pastrigo 18-an de decembro 1989
Rango episkopo
Profesio
Okupo pastro vd
Aktiva en Ukrainio (Odeso, Kievo), Rusio (Kursko, Belgorodo, Tjumeno), Usono (Kalifornio)
Aktiva dum de 1982
Doktoreca konsilisto doktoro de teologio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Oranta Abalaka monaĥejo kies igumeno li estis en 1990. Tjumena provinco, Rusio.
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Tjumeno, kie li servis en 1989–1991.
Dum liturgio en la Dekonaĵa preĝejo. Kievo, Ukrainio, 2018.
Dum liturgio en la Dekonaĵa preĝejo. Kievo, Ukrainio, 2018.


Episkopo Gedeon (laike: ruse Юрий Самуилович Харон, Jurij Samuiloviĉ Ĥaron; n. la 10-an de junio 1960, Odeso, Ukraina SSR, Sovetunio) estas eksa episkopo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio (Moskva Patriarkeco), episkopo de Makarov, vikario de Kieva eparĥio, estro de la Dekonaĵa monaĥejo de Naskiĝo de Maria (Kievo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 10-an de junio 1960 en Odeso, en laborista greka familio. Patro de lia praavo estis episkopo[1]. Laŭ legendo lia familio devenas de bizancaj nobeloj[2].

Li diris ke lia patrino estis librotenisto kaj la patro estis maristo, militestro, veldisto, partiestro de granda fabriko en Odeso, do li ne estis baptita. Ili loĝis en amasloĝejo, poste ricevis triĉambran apartamenton en urboparto Ĉerjomuŝkiru. Kiam li estis adoleskulo, li frekventis dancejojn post kio ofte okazis interbatiĝoj. Foje laŭvoje li eniris la katedralon de Endormiĝa forpaso de Mariaru kaj aĉetis tie simplan krucon, kiun pendigis sur sia kolo kun espero ke ĝi protektos lin. Revenante hejmen li estis pendiganta ĝin sur lustro kaj tie foje trovis ĝin la frato, kiu laŭdis lian religiemon kaj stimulis al plua konatiĝo kun kristanismo kaj bapto. Li tralegis la Novan Testamenton kaj proprainiciate akceptis la bapton kiam li havis 15 aŭ 16 jarojn, en vilaĝo Usatovo (Odesa provinco), fare de maljuna greko, pastro Vasilij Multiĥ (ruse Василий Мултых). Ekde tiam li iĝis ofta vizitanto de preĝejo kaj helpis dum diservoj[3]

Li rakontas ke jam kiel adoleskulo li mem komencis frekventi la Odesan katedralon kaj post tralegi la Novan Testamenton akceptis bapton estinte 15 jarojn aĝa. Li rememoris ke KGB ĉasis lin, malpermesinte eniri la preĝejon (evidente pro juneco), do li grimpis tien trans barilojn kaj plurfoje noktis en tombejo inter tomboj de pastroj, ĉar tie KGB ne serĉis lin kaj matene li povis reveni al la preĝejo[4]. En 1967–1977 li frekventis la mezlernejon N 7 en Odeso. Post fini ĝin li laboris en fabriko "Pressmaŝ" kaj samtempe servis kiel sakristiano en la Dipatrina-Kristnaska preĝejo en vilaĝo Usatova (Belajeva distrikto, Odesa provinco). En 1979–1982 li servis en la sovetia armeo, en Kola duoninsulo, kie li multan tempon pasigis en karcero pro sia religiemo[3]. En 1982–1987 li servis kiel kantoro-sakristiano en la katedralo de Petro kaj Paŭlo en la urbo Voroŝilovgrado (nun Lugansko). En 1987 li iĝis kleriko en la Kurska eparĥio, kie servis kiel asistanto de Juvenalij, ĉefepiskopo de Kursko kaj Belgorodo. La ordinado okazis en Kursko, en la katedralo de Sergio de Radoneĵ kaj Kazana ikono de Dipatrino[3][5]. La 7-an de oktobro 1987 li monaĥiĝis sub la nomo Gedeon omaĝe al profeto Gideon. La 8-an de oktobro en la katedralo de Sergio de Radoneĵ kaj ikono de la Dipatrino de Kazano li estis ordinita kiel diakonmonaĥo fare de ĉefepiskopo Juvenalij[1].

Li rakontas ke en tiu periodo li kontaktis Glinskajn ermitojn kaj loĝis iun tempon en iliaj sekretaj ermitejoj en Kaŭkazio[4]. Igumeno Andrej (Maŝkov) iĝis lia spirita patro[3]. En junio 1988 laŭ invito de Teodozio (Procjuk), ĉefepiskopo de Omsko kaj Tjumeno li transiris al la klerikaro de la Omska eparĥio kaj la 17-an de marto 1989 li iĝis kleriko de la Oranta katedralo en Tjumeno. La 18-an de decembro 1989 ĉefepiskopo Teodozio ordinis lin kiel pastromonaĥon. La 1-an de marto 1990 li estis nomumita provizora asistanto de monaĥejestro de la restarigata Oranta Abalaka monaĥejo (Tobolska distrikto, Tjumena provinco). La 14-an de marto 1990 en la Oranta katedralo Antonio (Ĉeremisov), episkopo de Tobolsko kaj Tjumeno, premiis lin per ora kruco pro "fervora servado al la Sankta Eklezio de Kristo". La 25-an de junio 1990 patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio Aleksio la 2-a nomumis lin igumeno de la Oranta Abalaka monaĥejo[6]. Ankaŭ li servis kiel estro de la Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Tjumeno en 1989–1991[7].

Usono[redakti | redakti fonton]

En 1991 li elmigris al Usono, kiel li diras, laŭ invito de posteulo de Aleksandr Puŝkin, kiu fine de la 1980-aj jaroj vizitis Siberion por resepulti restaĵojn de sia patro-pastro. Por esprimi sian dankemon la usonano konstruigis tie preĝejon kaj invitis lin gasti en Usono[4]. Laŭ iuj fontoj li aliĝis tie al la Rusa Ortodoksa Eklezio Eksterlande, sed poste transiris al la Ortodoksa Eklezio en Ameriko. Tie li servis kiel estro de la Kovrofesta preĝejo ĉe la Rusa virina domo de karitato en San-Francisko, en preĝejo de princo Vladimir (Santa Barbara (Kalifornio)) kaj kiel estro de la monaĥejo de Sankta Johano de Ŝanĥajo kaj San-Francisko (Point Reyes Station, Kalifornio). Li ricevis usonan civitanecon kaj servis kiel militpastro en militŝipo de la usona mararmeo[1].

Ukrainio[redakti | redakti fonton]

En 1999 li estis translokita al la klerikaro de la Kieva eparĥio de la Ukraina Ortodoksa Eklezio (Moskva Patriarkeco) kaj nomumita pastro de la preĝejo de Elija en Kievo. En 2000 li finis la Kievan Spiritan Seminarion, en 2002 — la Kievan Spiritan Akademion (per ekzameniĝo, sen studado). Li diras ke en 2005, veturante de Odeso al Moskvo, en Kievo li sukcesis havi aŭdiencon ĉe Vladimir, metropolito de Kievo, kiu ordonis al li esti pastro de la Dekonaĵa preĝejo de Naskiĝo de Maria en Kievo — la unua preĝejo de Dipatrino en Rusio[2].

La Dekonaĵa preĝejo estis detruita en 1928 kaj en 1936 ĝiaj restaĵoj estis definitive malkonstruitaj[8]. Vladimir taskigis lin restarigi ĝin[4]. En 2006 tie estis starigita tendo-preĝejo. Li konstruigis la novan preĝejon apud fundamento de tiu detruita, kio kaŭzis protestojn de la Kongreso de Ukrainaj Naciistoj kaj aŭtoritatoj, ĉar apude troviĝas la Muzeo de historio de Ukrainio. Prokurorejo konkludis ke tio estis kontraŭleĝa ago[9]. En 2018 komisiono de la Kieva Urba Konsilio subtenis peticion pri detruado de la preĝejo, kio tamen ne okazis[10]. Plurfoje oni atakis la preĝejon, klopodis bruligi ĝin per Molotov-kokteloj, tamen sensukcese. La pastro kolektis plurajn atestojn de mirakloj, okazintaj tie, inkluzive ĉe ikono kiu iĝis miraklofara post apero de Dipatrino en la templo[2][5].

Li diras ke kiam en februaro 2005 mortis patrino de prezidanto Viktor Juŝĉenko, li faris por ŝi funebran diservon laŭ peto de la prezidanto[5].

Ekde la 9-a de julio 2009 li estas vic-estro de la novestablita Dekonaĵa monaĥejo de Naskiĝo de Maria. En 2013 li ricevis rajton porti igumenan ordonbastonon kaj samjare estis premiita je rajto surporti duan krucon kun juveloj. La 25-an de majo 2018 li estis elektita episkopo de Makarov, vikario de la Kieva eparĥio. La 16-an de junio 2018 li estis nomumita al la episkopa rango en la monaĥejo de Panteleono (Kievo). La 18-an de junio 2018 li estis ordinita en la preĝejo de Naskiĝo de Maria en Kievo dum liturgio, kiun gvidis metropolito de Kievo kaj la tuta Ukrainio Onufrij[1].

En januaro 2014, dum Eŭromajdano, Gedeon kaj du aliaj pastroj eliris sur straton Gruŝevskij por haltigi la sangoverŝadon. La 28-an de januaro 2014 li partoprenis aeran krucomarŝon dum kiu pastroj post diservo en la Dekonaĵa preĝejo flugis kun miraklofaraj ikonoj super pluraj regionoj de Ukrainio[4].

En novembro 2018 li kun aliaj pastroj procesis kontraŭ ordono de la Verĥovna Rada, subteninta peton de la ukraina prezidanto Petro Poroŝenko al la Patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la 1-a pri dono de aŭtokefalio al la Ukraina Ortodoksa Eklezio. Li petis agnoski la ordonon kontraŭleĝa[4].

La 13-an de februaro 2019 la revenanta el Usono al Ukrainio episkopo estis detenita en la Internacia Flughaveno Borispilo fare de la Sekurecservo de Ukrainio, kiu deklaris ke li ne rajtas eniri Ukrainion, ĉar dum ekflugo en Usono li prezentis usonan pasporton kaj en Ukrainio tiun ukrainan, kiu ekde la 19-a de januaro 2019 estas markita en ĝia datumbazo kiel nevalida kaj konfiskenda. Dum priserĉado oni trovis ĉe li ankaŭ rusian pasporton. Li estis nomita "agento de la 'rusa mondo'" kaj sekvan matenon estis deportita reen al Frankfurto, de kie venis la flugo. Opozicio kaj la eklezio nomis tion politika premo kaj reprezalioj kontraŭ la episkopo, kiu la 5-an de februaro renkontiĝis kun usonaj kongresanoj kaj rakontis al ili pri persekutado de lia eklezio en Ukrainio[10]. Interalie li transdonis respektivan peticion al Sekretario de Ŝtato Mike Pompeo kaj prezidanto Donald Trump[4]. Oni atentigis ke kvankam ukraina leĝaro malpermesas havi duan civitanecon, tio ne povas esti kaŭzo por senigo je ukraina civitaneco, kio povas okazi nur je konsento de la civitano mem. Oni memorigis ke ĉirkaŭ 100 parlamentanoj kaj ministro pri sanservo havas duan civitanecon, kaj tio kaŭzis neniujn jurajn sekvojn[11].

La 19-an de septembro 2019 la distrikta administra juĝejo de Kievo verdiktis ke la Ŝtata migrada Servo de Ukrainio devas redoni al li ukrainan civitanecon[12]. Li rakontis ke jugistino nomis lin ŝerce la pleja civitano de Ukrainio, ĉar ĉiuj aliaj ricevis ĝin aŭtomate post disfalo de Sovetunio, dum li iĝis la civitano laŭ decido de la Supera Kortumo de Ukrainio[3].

Post komenco de la milito en Ukrainio (2022)[redakti | redakti fonton]

En 2022 li dum tri monatoj servis en reprezentejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en la urbo Bari (Italio). Poste li iris al Sankt-Peterburgo por bapti homon laŭ ties peto, ekfartis malbone, estis urĝe operaciita kaj revenis por plua resaniĝo ĉe la termofontoj en Abano Terme. La 24-an de februaro 2022 li devis flugi al Kievo, sed en la flughaveno oni diris al li ke komenciĝis la milito. Post 3 monatoj li vizitis parencojn en Ateno kaj revenis al Moskvo. La 7-an de januaro 2023 li partoprenis en Kazano Kristnaskan diservon kun la patriarko Cirilo la 1-a, kie oni interalie preĝis por "la rusa armeo". Iu filmis lin, sendis la videon al ukrainaj sekurecservoj kaj ukrainaj aŭtoritatoj denove senigis lin je civitaneco de Ukrainio[13] kaj anoncis kiel serĉatan krimulon ĉe Interpol[14]. Post reveno al Ateno li estis arestita[3].

La 20-an de marto 2023 laŭ decido de la Sinodo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio li forlasis la monaĥejestran postenon kaj emeritiĝis pro sia sanstato[1].

En majo 2023 li faris paroladon en Unuiĝintaj Nacioj, kie li rakontis pri religia persekutado en Ukrainio. Post tio kelkaj juĝistoj ne venis al kunsido, pritraktanta eventualan detruon de la Dekonaĵa monaĥejo en Kievo[5]. En julio 2023 li devis fari similan paroladon ĉe la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, sed Britio blokis tion ĉi[15].

La 14-an de septembro 2023 juĝejo verdiktis detrui la kapelon de Sanktaj Vladimir kaj Olga en la Dekonaĵa monaĥejo, kontraŭ kio li protestis, avertante ankaŭ pri neeviteblaj damaĝoj de kultura tavolo en tiu ĉi historia loko[16].

Li troviĝas en la datumbazo de la fifama ukraina retejo Mirotvorec, akuzinta lin pri "kontraukraina propagando" ks[17].

Premioj[redakti | redakti fonton]

Li havas plurajn ekleziajn premiojn:

  • ordenoj de princo Vladimiro de la 2-a kaj 3-a rangoj;
  • ordeno de Sankta Elija Muromec de la 2-a rango;
  • ordeno de Kristnasko de la 2-a rango;
  • ordeno de la 1020-a datreveno de la Kristanigo de Rusio;
  • ordeno de la ikono de Dipatrino de Poĉajev;
  • ordeno de Sankta Petro Mogila.

Parencoj[redakti | redakti fonton]

Lia pli aĝa frato Aleksandr Samuiloviĉ Ĥaron (n. 1953) estas pentristo. Li finis la Leningradan Superan Arta-Industrian Lernejon de V. I. Muĥina kaj la Odesan Artan Lernejon de M. B. Grekov. Li estis baptita de la fama pastro Aleksandr Men, kiu foje vizitis ilian hejmon. Li estas alta (190 cm), okupiĝis pri karateo kaj kungfuo. La frato konatigis lin kun Evangelio kaj helpis al lia bapto[3]. Poste li elmigris al Usono en 1988, kie li specialiĝas pri ikonfarado, pro kio estis plurfoje premiita[18]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Гедеон, епископ Макаровский, викарий Киевской епархии (Харон Юрий Самуилович) (ruse). la Rusa Ortodoksa Eklezio. Arkivita el la originalo je 2023-04-07. Alirita 2022-07-15.
  2. 2,0 2,1 2,2 Архимандрит Гедеон (Харон) (2016-06-27) О чудесах Божией Матери в Десятинной церкви (ruse). Pravoslavie.ru. Arkivita el la originalo je 2022-07-18. Alirita 2022-07-18.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 «Путь к священству». Епископ Гедеон (Харон) (ruse). Radio Vera (2023-07). Arkivita el la originalo je 2023-08-01. Alirita 2024-05-07.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Олег Миклашевский (2019-02-20) Гедеон означает «Могучий воин» (ruse). Russkaja narodnaja linija. Arkivita el la originalo je 2022-07-18. Alirita 2022-07-18.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Епископ Гедеон: украинские нацисты заставляли батюшку ложкой копать могилу (ruse). RIA Novosti (2023-07-07). Arkivita el la originalo je 2023-07-16. Alirita 2024-05-07.
  6. Кузнецов, В. А.. (2014) Русское православное зарубежное монашество в XX веке: биографический справочник (ruse), p. 103–104. ISBN =.
  7. Тюменский Всехсвятский храм (ruse). Drevo. Arkivita el la originalo je 2022-06-10. Alirita 2022-06-10.
  8. Сергей Герук (2018-02-16) Многострадальная святыня (ruse). Pravoslavie.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-12. Alirita 2022-07-18.
  9. Капличка на території Десятинної церкви стоїть незаконно? (ukraine). Украинская правда — Київ (2011-05-31). Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-17.
  10. 10,0 10,1 Владимир Ивахненко (2019-02-16) "Адепт Русского мира". Почему епископа Гедеона не впустили на Украину (ruse). Radio Libero. Arkivita el la originalo je 2022-07-14. Alirita 2022-07-15.
  11. Сергей Комаров (2019-02-14) Что стоит за депортацией епископа Гедеона (Харона) (ruse). Союз православных журналистов. Arkivita el la originalo je 2022-07-18. Alirita 2022-07-18.
  12. varjag2007su (2019-09-19) Епископ Гедеон (Харон) выиграл суд о возвращении украинского гражданства (ruse). LiveJournal. Arkivita el la originalo je 2021-05-18. Alirita 2022-07-18.
  13. Соня Кошкіна (2023-02-16) Міграційна служба скасувала громадянство єпископа Гедеона та ще чотирьох представників УПЦ МП, — джерела (ukraine). LB.ua. Arkivita el la originalo je 2023-11-11. Alirita 2024-05-08.
  14. Архієрей УПЦ (МП) в день Різдва молився за російські війська в Казанському храмі (ukraine). Duĥovnij Front. Arkivita el la originalo je 2023-01-24. Alirita 2024-05-08.
  15. Епископ Гедеон назвал вопиющим беззаконием недопуск на заседание СБ ООН (ruse). TASS (2023-07-26). Arkivita el la originalo je 2023-07-26. Alirita 2024-05-07.
  16. Снос часовни в Киеве может повредить культурный слой, заявил епископ (ruse). RIA Novosti (2023-09-15). Arkivita el la originalo je 2023-09-15. Alirita 2024-05-08.
  17. Харон Юрий Самуилович (ruse). Mirotvorec. Alirita 2024-05-08.
  18. Александр Самуилович Харон (ruse). Alirita 2022-07-18.