Garadna
Ne miskomprenu kun alia Garadna, proksime de Miskolc!
Garadna estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Encs. La slava vorto signifas: apartenanta al fortikaĵo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 10 km²
- Alto super marnivelo: 151 m
- Loĝantaro: 490
- Poŝtkodo: 3873
- Telefonprefikso: 46
Situo[redakti | redakti fonton]
Garadna situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Hidasnémeti, Hernád preterfluas. Encs troviĝas 10, Miskolc 50 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1234 laŭ tiama ortografio "Grathna". Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo senhomiĝis pro epidemio.
En Garadna migra poŝto servas.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- grekokatolika preĝejo de 1808
- romkatolika kapelo aŭ sonorilostablo, verŝajne restaĵo de preĝejoturo el la 15-a jarcento
- iama gastejo, poste policejo, nun klubo de maljunuloj
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992