G. Badash

El Vikipedio, la libera enciklopedio

G. Badash estis brita esperantisto el la urbo Rotherham, kiu tradukis du klasikajn verkojn de la angla literaturo.

Laŭ registraĵoj troveblaj en la reto, ŝajnas probable, ke temas pri Gershon Badash, kiu mortis en Blackpool la 8-an de aŭgusto 1957, aĝante 59 jarojn, ke lia edzino estis Ann Badash, kiu mortis en Rotherham en 1943, aĝante 49 jarojn, kaj ke ili havis unu infanon, Max Wolfe Badash (1925–1990).

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

En 1937 li venkis en jubilea konkurso je la temo "Kvindek jaroj – kaj nun?", lia kontribuo estis aperonta en "The British Esperantist. Ora numero" (aprilo 1937).

En The British Esperantist 1935, p. 206, aperis recenzo de M.C.B., el kiu ni citas:

La tasko traduki libron tiel tipe anglan en lingvon internacian tute ne estas facila, kaj mi komencis ĝin legi kun iom da timo; ĉar jam aperis tro da tradukoj el la angla, kiuj klare montris, aŭ, ke la tradukinto ne bone scias la anglan lingvon, aŭ, ke li ne plene posedas Esperanton. Sed baldaŭ mi trovis, ke mia timo estas senbaza. S-ro Badash bonege plenumis la taskon. La burleskaj rakontoj , la tuŝoj de kvieta humoro, la sentimentala monologado batose rompita de io ŝoka aŭ ridiga, kiu ĵetas la revanton denove sur la krudan teron, kaj la aliaj karakterizaĵoj de la libro - ĉio estas tie; kaj li tiel sukcesis kapti la spiriton de la libro, ke oni tute ne sentas, ke oni legas tradukon. Malofte mi legis Esperantan verkon kun tiom da plezuro, kiom donis al mi la nuna volumo. Entute S-ro Badash skribas laŭ maniero samtempe klasika kaj moderna: fundamenta, flua, kaj natura. Li havas la nuntempe maloftan kuraĝon nomi vagonaron vagonaro, kaj skribi Zamenhofe mi amus loĝi tie ; kaj li evitas la plimulton el la modaj eraroj kaj strangaĵoj kiuj makulas multajn lastatempajn eldonaĵojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]