Géza Láng

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Láng
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1916 (1916-03-08)
en Békéscsaba
Morto 18-an de februaro 1980 (1980-02-18) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gyula Andrássy High School • Universitato de PanonioTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo universitata instruisto
vdr

Géza LÁNG, laŭ hungarlingve kutima nomordo Láng Géza estis hungara agronomo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1970).

Géza Láng [1] Arkivigite je 2013-07-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de marto 1916 en Békéscsaba. Li mortis la 18-an de februaro 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Láng frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, ĉeflernejon en Keszthely inter 1934-1937. Li eklaboris samloke, kie li ricevis agrarajn taskojn, krome li instruis kaj ankaŭ plulernis. Dum la 2-a mondmilito li estis fojfoje soldato. Ekde 1950 li laboris en la ministerio, sed li ankaŭ instruis en Keszthely, kie li estis katedrestro kaj inter 1965-1968 rektoro. Li okupiĝis precipe pri terpomoj, sed kun Lajos Kreybig ili okupiĝis ankaŭ pri sterkoj. Li ricevis diversajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Növénytermesztés (1952) - lernolibro por studentoj
  • Szántóföldi növénytermesztés (1976)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.