Gásadalstunnilin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo de la tunelo sur la okcidenta parto (Gásadalur)
Tunelo dum konstruado

Gásadalstunnilin (Anservala tunelo) estas 1,4 km longa, unuspura vojtunelo en okcidento de la feroa insulo Vágar. Ĝi kuras proksime paralele al la sudokcidenta bordo de la insulo kaj interligas la vilaĝojn Bøur en oriento kun Gásadalur en okcidento, kiujn dividas la monto Knukarnir. La tunelo estis malfermitas en 2003 por piedirantoj, komence de 2004 povis trairi ĝin la lokaj loĝantoj per aŭtomobiloj. Por ĝenerala uzo, ĝi estis fermita. Iu ajn povas traveturi la tunelon ekde 2005. Pro malfermo de la tunelo, oni ĉesigis la helikoptera trafikon al Gásadalur.

La oficiala malfermo okazis la 21-an de decembro 2006.