Fruktidoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alegorio, nekonata aŭtoro

Fruktidoro (france Fructidor) estas la nomo de la dek dua kaj lasta monato de la franca respublika kalendaro, la tria de la somera sezono, kiu daŭras ekde la 18-a19-a de aŭgusto ĝis la 21-a, 22-a23-a de septembro, laŭ la jaro. Ĝi koincidas proksimume kun la ŝajna preterpaso de la Suno ĉirkaŭ la zodiaka konstelacio Virgo.

La nomo devenas el la latina radiko por frukto, ĉar kutime fruktiĝo de fruktarboj okazas en tiu jarepoko en la Norda Hemisfero.