František Schmoranz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Schmoranz
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1814 (1814-12-28)
en Bělá apud Rychnov nad Kněžnou Ĉeĥio
Morto 4-an de aprilo 1902 (1902-04-04) (87-jaraĝa)
en Slatiňany, Ĉeĥio
Tombo Slatiňany
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Familio
Infanoj František Schmoranz • Jan Schmoranz • Gustav Schmoranz • Josef Schmoranz
Okupo
Okupo arkitekto • dezajnisto
vdr

František Schmoranz pli aĝa (28-a de decembro 1814 Bělá ĉe Rychnov nad Kněžnou4-a de aprilo 1902 Slatiňany) estis signifa ĉeĥa arĥitekto, konstruisto Kaj restaŭristo en la dua duono de 19a jarcento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En Kutná Hora li ellernis masonisto, poste studis en Viena Akademio (1836) kaj de la jaro 1837 li vivis en Slatiňany. En la jaroj 18441871 li efikis kiel urba arĥitekto en Chrudim. En tiu ĉi posteno li signife ĉeestis renovigon de la urbo Chrudim post pereiga incendio en la jaro 1850. De la jaro 1853 li aktivis kiel regiona konservisto de la Viena Centra Komisiono por Protektado de Memorindaĵoj. La 16-an de januaro 1889 li estiĝis Honora civitano de la urbo Chrudim.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Schmoranz apartenis al la aŭtoritatuloj de novgotika stilo, en kiu li kreis kelkajn novkonstruaĵojn, ekzemple kriptan monumenton de la familio de Karel Chotek en Valtířov apud Ústí nad Labem kaj vicon da domoj en Chrudim. Sed antaŭ ĉio li signife ĉeestis en purismaj rekonstruoj de preĝejoj kaj kasteloj en orienta Bohemio. Novgotike li rekonstruis kastelon en Žleby, preĝejon de Ĉielenpreno de Virgulino Maria en Chrudim, preĝejon de Sankta Jakobo en Polička, katedron de Sankta Spirito en Hradec Králové. Kadre de la rekonstruoj li projektis ankaŭ novajn novgotikajn moveblaĵojn. Per sia sugesto ĉe la Viena Centra Komisiono por Protektado de Memorindaĵoj li sukcesis forigi detruon de Zelená brána (Verda pordego) en Pardubice. En la jaro 1895 estis laŭ lia projekto konstruita turo de la dekana preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria en Polná.