François Stanislas Cloez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François-Stanislas Cloëz
(1817-1883)
En 1870, Francisko Stanislao Kloezo identigis la eŭkaliptolon
En 1870, Francisko Stanislao Kloezo
identigis la eŭkaliptolon
Persona informo
Naskiĝo 24-a de junio1817
en Ors, Nord,  Francio
Morto 12-a de oktobro 1883
en Parizo,  Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Kemia Societo de Francio
Familio
Infanoj Charles-Louis Cloëz vd
Parencoj Alfred Vulpian vd
Profesio
Okupo kemiistoapotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisko Stanislao Kloezo (1817-1883) estis franca kemiisto, mineralogo, apotekisto, esploristo, fondinto de la Kemia Societo de Francio, pioniro en la studoj pri Analiza kemio kaj esencoleoj, kiu unue identigis la unuterpenan eteron eŭkaliptolo, en 1870. Kune kun Aimé Laussedat (1819-1907), Gabriel Auguste Daubrée (1814-1896) kaj Marcellin Berthelot (1827-1907), ili estis la unuaj esplori meteoron (karbonan kondriton)[1], kiu falis en la 14-a de majo 1864, en urbo Orgueil, departemento Tarn-et-Garonne, sude de Francio.

Kloezo kaj Daubrée asertis ke la ŝtono estis riĉa je organika materio, dum Berthelot, en 1868, diris ke la meteoro enhavis signifoplenan proporcion da hidrokarbonidoj, el tie oni deprenis ke ĝi entenas la vivosemojn. Li estis asistanto kaj kunlaboranto de Michel-Eugène Chevreul (1786-1889) kaj Stanislao Kanicaro (1826-1910) kun kiu li preparis la "cianamidon" per agado de la amoniako sur etera solvaĵo.

En 1870, li komencis la identigon de la individuaj konstituantoj de la esencoleoj laŭ ties disponebleco por medicino, industrio kaj parfumfabrikado. Li same identigis la ĉefan komponanton de la eŭkaliptoleo, kiun li nomis eŭkaliptolo, ankaŭ konata kiel cineolo. En 1878, Kloezo estis omaĝita de la sciencisto Ferdinand von Mueller (1825-1896), kiu donis al iu specio de eŭkalipto la nomon "Eucalyptus cloeziana". Kloezo ankaŭ esploris teorion pri la vivoorigino en la Sunsistemo.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Lia tombo de Kloezo en la tombejo Père-Lachaise
  • Recherches expérimentales sur la végétation des plantes submergées, 1851
  • Faits relatifs aŭ divers états du soufre séparé de ses combinaisons, 1858
  • Recherches sur la nitrification et considérations générales sur le rôle des nitrates dans la végétation, 1861
  • Recherches sur la nitrification, et considérations générales sur le rôle des nitrates dans la végétation : leçon professée le 15 mars 1861 à la Société chimique de Paris, 1862
  • Recherches sur les éthers cyaniques et leurs isomères, 1866
  • Notice sur les travaŭ scientifiques de M. St. Cloëz, (1866-1877)
  • Etude chimique de l'eucalyptol, 1870
  • Académie des sciences, séance du 28 mars 1870. Étude chimique de l'eucalyptol, par M. S. Cloëz, 1870
  • Recherches sur les éthers cyaniques et leurs isomères

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Extraterrestrial Life: An Anthology and Bibliography, Elie A. Shneour, Eric A. Ottesen