Saltu al enhavo

Fortikaĵo Nehaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortikaĵo Nehaj
fortreso [+]

LandoKroatio

Supermara alteco50 m. i. J. [+]
Koordinatoj44° 59′ 12″ N, 14° 54′ 12″ O (mapo)44.986540314.9034377Koordinatoj: 44° 59′ 12″ N, 14° 54′ 12″ O (mapo)
Materialoŝtono [+]

Estiĝo16-a jarcento

Fortikaĵo Nehaj (Primorje-Gorski kotar)
Fortikaĵo Nehaj (Primorje-Gorski kotar)
DEC

Map
Fortikaĵo Nehaj
Vikimedia Komunejo:  Nehaj [+]
vdr
fortikaĵo Nehaj apud Senj (Kroatio)
fortikaĵo Nehaj, defenda platformo

La fortikaĵo Nehaj (aŭ Nehajgrad) situas proksime de la loko Senj en Kroatio, borde de la Adriatika Maro. Temas pri bone konservita kastelo el la 16-a jarcento kaj estis la centra sidejo de la uskokoj, armea komunumo de malunueca deveno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Senj ĝis la 15-a jarcento estis posedaĵo de la kroata nobela familio de Frankopanoj. Kadre de la rekonstruo de la fortikaĵo dum la jaro 1965 oni trovis la restaĵojn de mezepoka preĝejo de la sanktulo Jurai ek la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Tiu preĝejo forbrulis dum atako de la turkoj kaj la restoj estis forigitaj dum la konstruo de la fortikaĵo. Dum la elfosoj oni trovis tabulon en la skribsistemo Glagolica el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1100, kiu estas inter la plej aĝaj skribaj dokumentoj en la kroata lingvo.

Dum la jaro 1539 la oficiro Ivan Lenković iĝis komandanto de Senj. Li raportis al la kortumo de la imperiestro Ferdinando la 1-a de la germane dominita Sankta Romia Imperio pri la stato de fortikitaj lokoj en la regiono kaj iniciatis la konstruon de solida fortikaĵo sur la monto. Post kiam la imperiestro promesis la necesan monon, la fortikaĵo konstruiĝis ekde la jaro 1558. Ĉiuj ŝtonaj konstruaĵoj ekster la urbaj remparoj de Senj por tio malkonstruiĝis kaj la ŝtonoj uziĝis por la fortikaĵo.

La konstruaĵo havas kvadratan fundamenton de 23,5 oble 23,5 metroj kaj altecon de 18 metroj. En tri etaĝoj estas 100 pafaj lokoj por manaj armiloj kaj 11 por kanonoj. En la dua etaĝo kaj sur la tegmenta platformo ekzistas en ĉiuj kvar anguloj duonturoj, kiuj permesas pafadon de la eksterfortikaĵa tereno tuj ĉe la muroj. Interne de la kastelo estas malvasta korto.

Tre ligita al la historio de la fortikaĵo estas la komunumo de uskokoj. Temis pri komunumo de sendependismaj kroatoj, kiuj estis forpelitaj el siaj hejmaj regionoj de la armeo de la Otomana Imperio kaj nun kontraŭbatalis la turkan armeon okupantaj la landon. Unue la ĉefloko de la uskokoj estis la urbo Klis. Post kiam la turkoj dum la jaro 1537 konkeris tiun urbon, Senj iĝis la ĉefa bazo de la uskokoj. Ili batalis por la propra aŭtonomio kaj kontraŭ la armeo de la Otomana Imperio kaj kontraŭ tiu de la Respubliko Venecio, kiu en Dalmatio posedis vastajn teritoriojn, kaj en tiu batalo ili estis subtenataj de la Sankta Romia Imperio. Dum pli ol 100 jaroj ili tiel defendis sian sendependecon.

La fortikaĵo Nehaj nuntempe estas ŝtata posedo kaj servas kiel muzeo kaj ekskursejo.

La fortikaĵo aparte konatiĝis per la klasika porinfana romano "La ruĝa Zora kaj ŝia bando" de Kurt Held. Ankaŭ en la filmaj adaptoj de la romano la fortikaĵo videblas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

44° 59′ 12″ norde, 14° 54′ 12″ oriente Mapo