Saltu al enhavo

Fons Trompenaars

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fons Trompenaars
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1952 (1952-11-30) (71-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj anglanederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoFrancio
Alma mater Universitato de Amsterdamo • Lernejo Wharton • Universitato de Pensilvanio
Okupo
Okupo antropologo
sociologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Fons Trompenaars (naskiĝinta en 1953, Amsterdamo) estas nederlanda-franca organiza teoriisto, manaĝera konsilisto kaj aŭtoro en la kampo de interkultura komunikado, konata ĉefe pro la modelo de naciaj kulturaj diferencoj kiun li kreis kune kun Charles Hampden-Turner[1][2][3][4]. Li estis lernanto de Geert Hofstede.

Trompenaars verkis la libron Riding the waves of culture, Cultural Diversity in Business (Rajdante la ondojn de kulturo, Kompreni kulturan diversecon en komerco), tradukita en 16 lingvoj inter ili la franca, germana, nederlanda, korea, dana, turka, ĉina, hungara kaj portugala.  

La modelo de Trompenaars[redakti | redakti fonton]

Difino de kulturo[redakti | redakti fonton]

Kulturo estas dinamika procezo de solvado de homaj problemoj/dilemoj en la areoj de homaj rilatoj, tempo kaj naturo.

Kiel kulturo esprimiĝas[redakti | redakti fonton]

La modelo de naciaj kulturaj diferencoj[redakti | redakti fonton]

7 dimensioj de kulturo

Surbaze de verkoj de Geert Hofstede kaj Edward T. Halls, li disvolvis teorion por la analizo de kulturaj diferencoj, kiun li klarigas en lia libro Riding the Waves of Culture en la formo de priskribo de sep dimensioj de kulturaj diferencoj.

Lia modelo de naciaj kulturaj diferencoj estas kadro por interkultura komunikado aplikata al ĝenerala komerco kaj administrado, disvolvita de Trompenaars kaj Charles Hampden-Turner.[5]

Rezulte de empira studo li disvolvis modelon kun 7 kulturaj dimensioj de kiuj la unuaj kvin dimensioj difinas kiel homoj interrilatas.

  1. Universalismo kontraŭ partikularismo

Kio estas pli grava, reguloj aŭ interrilatoj ?

  1. Individuismo kontraŭ kolektivismo (komunumismo) Ĉu ni funkcias en grupo aŭ kiel individuoj ?
  2. Neŭtrale kontraŭ emocie Ĉu ni montras niajn emociojn ?
  3. Specife kontraŭ difuze Kiom dise ni tenas nian privatan kaj laboran vivojn ?
  4. Atingo kontraŭ deveno Ĉu ni devas pruvi nin mem por ricevi statuson aŭ ĉu ĝi estas donata al ni ? Krome ekzistas du kromaj dimensioj :
  5. Sinsekva kontraŭ sinkrona (kiel socio rilatas al la koncepto tempo) Ĉu ni faras aferojn unu post la alia aŭ pluraj aferoj samtempe ?
  6. Interna kontrolo kontraŭ ekstera kontrolo Ĉu ni kontrolas nian ĉirkaŭajon aŭ ĉu ni estas kontrolataj de ĝi ?

Transkultura kompetenteco[redakti | redakti fonton]

La sep kriterioj permesu eltrovi, kompreni kaj harmoniigi kulturajn diferencojn. Ideale transkultura kompetenteco estu atingata. Ĉi rilate ĉefe gravas scii la stereotipojn de la unuopaj kulturoj kaj trakti kun ĝi. Laŭ Trompenaars transkultura kompetento estas la kapablo harmoniigi ŝajne kontraŭajn valorojn.

Libro-eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • 1993. Riding The Waves of Culture: Understanding Diversity in Global Business, Random House Business Books, ISBN 0-85058-428-0.
  • 2004. Komerco trans kulturoj (serio Culture for Business) kun Peter Woolliams
  • 2004. Managing People Across Cultures (serio Culture for Business) kun Charles Hampden-Turner
  • 2012. Cross-cultural management textbook: Lessons from the world leading experts, enkonduko de Edgar H. Schein, Eld. De Ĵeromo Dumetz, kun Charles Hampden-Turner, Meredith Belbin, Ĵeromo Dumetz, Juliette Tournand, Peter Woolliams, Olga Saginova, Stephen M. R. Covey, Dean Foster, Craig Storti, Joerg Schmitz
  • 2015. Naŭ Vizioj de Kapitalismo: Liberiganta la Signifojn de Riĉeca Kreo, kun Charles Hampden-Turner

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Trompenaars' and Hampden-Turner's cultural factors

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interkultura edukado

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Transkulturigo

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la sama artikolo en la angla vikipedio je la 22-a de septembro 2018.

  1. Roeland Muskens, Fons Trompenaars Arkivigite je 2016-06-01 per la retarkivo Wayback Machine, 2001, at "Management Team" website
  2. PND: 113516541
  3. Karaian, Jason, "Trompenaars Hampden-Turner Consulting's Fons Trompenaars", 3-a de marto 2008. Kontrolita 21-a de januaro 2011. Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-06. Alirita 2018-09-22.
  4. Geert Hofstede (1996) "Riding the waves of commerce: a test of Trompenaars' "model" of national culture differences", in: International Journal of Intercultural Relations 20(2): p. 189-198.
  5. Trompenaars, F., Hampden-Turner, C. (1997) Riding the Waves of Culture.