Fondaĵo Cigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fondaĵo Cigno estis fondaĵo starigita la 15-an de Decembro 2011 por premii la agadon de Esperanta landa asocio ene de la Eŭropa Unio, kiu plej bone informis la eksteran publikon pri Esperanto dum la periodo de unu jaro. Prezidis ĝin S-ino Ayako Kawakita.

La fondaĵo naskiĝis danke al la malavara kontribuo de ĝia patrono, la japana mecenato Etsuo Miyoshi.

Dum marto 2015 estraro de la fondaĵo decidis pri malfondiĝo de la organizo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Etsuo Miyoshi antaŭe kreis Premion Cigno por subteni agadon por Esperanto en la tria mondo kaj ekssocialismaj landoj de Eŭropo. Tiun premion aljuĝadis Universala Esperanto-Asocio ekde 1994 kaj ĝi estis transdonata dum ferma ceremonio de Universala Kongreso de Esperanto.

Ekde 2012 la premio ne plu estas aljuĝata kaj anstataŭe Fondaĵo Cigno agados por premii la informan agadon en la 27 landoj de Eŭropa Unio.

Premiitoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Fondaĵo Cigno premiis Slovakion kaj malfondiĝis. La Balta Ondo (2015-03-19). Alirita 2015-03-20.
  2. EAB ricevis la premion Cigno. La Balta Ondo (2012-06-26). Alirita 2015-03-20.
  3. ĈEA ricevis la premion Cigno 2013. La Balta Ondo (2013-03-16). Alirita 2015-03-20.