Fervojlino Obskaja - Karskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Obskaja–Karskaja
Linio de Fervojlino Obskaja - Karskaja
Linio de Fervojlino Obskaja - Karskaja
Linia longeco:572 km
Ŝpuro: 1520 mm (Larĝa ŝpuro)
   
Poluscirkla fervojo de Tschum
stacidomo
0 Obskaja
   
Poluscirkla fervojo al Labitnangi
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
19 Preterpasejo Nr. 1
   
32 Ĥarbej
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
37 Preterpasejo Nr. 2
   
57 Preterpasejo Nr. 3 (sen uzo)
   
72 Longotjogan
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
76 Preterpasejo Nr. 4
   
90 Jamto (malkonstruita)
   
110 Ŝĉuĉja
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
112 Preterpasejo Nr. 5
   
128 Preterpasejo Nr. 6 (malkonstruita)
   
146 Preterpasejo Nr. 7 (malkonstruita)
stacidomo
157 Skalnaja
   
168 Preterpasejo Nr. 8 (malkonstruita)
stacidomo
189 Pajuta
   
al Nov-Porto (planita)
   
193 Jonzorjaĥa
   
200 Preterpasejo Nr. 9 (malkonstruita)
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
222 Kanari (Preterpasejo Nr. 10)
   
224 Jerkutojaĥa
   
247 Preterpasejo Nr. 11 (malkonstruita)
stacidomo
267 Ĥralov (Preterpasejo Nr. 12)
   
283 Sosjangtosjo
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
291 Preterpasejo Nr. 13
   
312 Preterpasejo Nr. 14 (malkonstruita)
stacidomo
331 Vladimir Nak (Preterpasejo Nr. 15)
   
333 Juribej-ponto
   
346 Preterpasejo Nr. 16 (malkonstruita)
stacidomo
365 Soĥonto
   
376 Preterpasejo Nr. 18 (malkonstruita)
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
400 Preterpasejo Nr. 19
   
424 Preterpasejo Nr. 20
stacidomo
438 Jasavejto
   
456 Preterpasejo Nr. 21 (malkonstruita)
   
466 Preterpasejo Nr. 22 (malkonstruita)
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
486 Preterpasejo Nr. 23
   
507 Preterpasejo Nr. 24 (malkonstruita)
stacidomo
525 Bovanenkovo
   
al Tambej/Sabetta (planita)
   
552 Preterpasejo Nr. 25 (malkonstruita)
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
557 Preterpasejo Nr. 26
   
572 Karskaja
   
678 Ĥarasavej (konstruata)

Fervojlino Obskaja - Karskaja estas la plej norda fervojo en la mondo. Ĝi etendiĝas inter stacioj estas tiu inter Obskaja (ruse Oбcкaя) kaj Karskaja (ruse Kapcкaя) en (Rusio).

Historio de konstruado de la fervojo komenciĝis en la jaro 1986 kaj post naŭ jaroj atingis stacion Pojuta (188 km). Poste la konstruado ĉesis. Poste ĝin transprenis Gazpromo kaj en la jaro 2003 oni atingis stacion Ĥarlov (298 km) kaj lasta parto estis finita en la 12-an de januaro 2010 en stacio Karskaja. Tiam ankaŭ fervojo atingis la plej nordan punkton je 70,3 gradoj de la norda latitudo.

Komenca stacio Obskaja apartenas al fervojlinio Vorkuta – Labitnangi. La fervojlinion uzadas rektaj trajnoj el Moskvo. Obskaja troviĝas proksime de Labitnangi, kaj en la stacio troviĝas remizo kaj riparejo de lokomotivoj de firmao Gazpromo. La fervojlinio al Karskaja estas privata kaj komplete apartenas al Gazpromo. Jam stacio Obskaja estas dividita inter Rusiaj Fervojoj kaj "Gazpromo transportado". Rusiaj Fervojoj rajtas uzi en Obskaja du ĉefajn relojn por transito. Ceteran trakaron posedas Gazpromo.

La fervojlinio nomiĝas Bovanenkovskaja laŭ la plej grava stacio. Longeco de la fervojlinio estas de 572 km kaj preskaŭ ĉiam ĝi iras laŭ permafrosta tero. Konstruado sur tia tero ne estas facila. Ĉi tie oni devis uzi specialan metodon, kiel konstrui fervojan taluson. Problemoj estas ĉefe granda diferenco de temperaturoj, ĉiama vento, neĝo, marĉoj, alterno de granda kaj malgranda niveloj de akvo kaj por homoj ĝenegaj kuloj. Oni devis ankaŭ konstrui multe da pontoj, pli ol 500 kaj longeco de la plej longa trans rivero Juribej estas 3,9 km. Tio estas la plej longa ponto malantaŭ polusa cirklo.

Krom 8 stacioj ne estas uzata sekuriga tekniko. Inter stacioj estas fervojlinio dividita je traksekcioj kaj ĉiuj traksekcioj estas garditaj el trajndeĵorejoj (retroavizo, telefona anoncado). Se la trajno preterpasos la deĵorejon, deĵoristo diros per telefono al deĵoristo de antaŭa deĵorejo, ke la traksekcio estas libera, post tio povas veturi sekva trajno.

Rapideco ne estas ĉi tie granda, trajnoj veturas je 40 km/h kaj "Gazpromo transporto" uzas lokomotivojn TEM. Trajnoj ĉiam havas lastan vagonon, kiu servas kiel elektrocentralo. La elektrocentralo povas nutri, same kiel lokomotivo, tutan vagonaron per elektro kaj varmo. Tio estas en polusaj kondiĉoj necesa, ĉar lokomotivo povas malfunkciiĝi.

Fakte la fervojo servas ĉefe al Gazpromo. Pasaĝeroj estas nur dungitoj de la firmao, sed de tempo al tempo ili preparadas veturadon por interesatoj. Nun oni pritraktas transprenon de la fervojlinio de Gazpromo al la Rusiaj Fervojoj. Eble iam la fervojo atingos ankaŭ la Karaan maron ĝis Ĥarasavej, kiel oni planas.