Ferreira do Alentejo
Ferreira do Alentejo | |||
---|---|---|---|
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7900 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 255 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 4′ N, 8° 7′ U (mapo)38.058888888889-8.1155555555556Koordinatoj: 38° 4′ N, 8° 7′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 648,21 km² (64 821 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ferreira do Alentejo [+] | |||
Ferreira do Alentejo, populare nur Ferreira, estas portugala urbeto kaj municipo apartenanta al distrikto Beja, regiono Alentejo, kun ĉirkaŭ 7 684 loĝantoj (2021).
Ĝi estas subdividita en 4 fregezioj. La municipo limas en la nordo kun la municipoj Alcácer do Sal kaj Alvito, en la oriento kun Cuba kaj Beja, en la sudo kun Aljustrel, en la sudokcidento kun Santiago do Cacém kaj en la okcidento kun Grândola.
La sidejo estas en la loĝloko Ferreira do Alentejo, kiu havas ĉirkaŭ 3 700 loĝantojn (2021), nome en la freguesia Ferreira do Alentejo e Canhestros.
Freguesias[redakti | redakti fonton]
- Alfundão e Peroguarda
- Ferreira do Alentejo e Canhestros
- Figueira dos Cavaleiros
- Odivelas
Historio[redakti | redakti fonton]
Estas restaĵoj eĉ el prahistorio kaj poste de la epoko de la Romia Imperio. Poste ŝajne okazis senloĝigo ĝis la epoko de Al Andalus, kaj ĝis la rekonkero fare de kristanoj, nome fare de kavaliroj de la Militordeno de Sant'Iago da Espada, al kiuj la reĝo donis la teritorion. En 1516, Ferreira ricevis foruon el la reĝo Manuelo la 1-a.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kapelo Kalvario, muzeo, preĝejoj, romiaj restaĵoj
Bildaro[redakti | redakti fonton]
-
Kapelo Kalvario
-
Akvobaraĵo de Odivelas
-
Ĉefpreĝejo de Ferreira
-
Fontano en Ferreira
-
Preĝejo en Odivelas
-
Preĝejo en Ferreira.