Ferenc Papp (geologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Papp
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1901 (1901-07-31)
en Budapeŝto
Morto 8-an de januaro 1969 (1969-01-08) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo geologo • hidrologo • universitata instruisto
vdr

Ferenc Papp, laŭ hungarlingve kutima nomordo Papp Ferenc estis hungara geologo, profesoro, kavernisto.

Kaverno nomumita pri Ferenc Papp

Ferenc Papp [1] naskiĝis la 31-an de julio 1901 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de januaro 1969 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Papp frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1924. En la sekva jaro li doktoriĝis. Ekde 1924 li helpis la universitatan instruadon apud Ferenc Schafarzik en Reĝa Teknika Universitato József. Li estis nomumita privata profesoro en 1935, titulara eksterordinara profesoro en 1943, universitata profesoro en 1953, dekano en 1960, katedrestro en 1961. En tiuj tempoj li instruis ankaŭ en armea akademio kaj en aliaj altlernejoj. En 1956 li kandidatiĝis.

En la universitato li fondis grupon pri kavernistoj. Li multe okupiĝis pri varmaj fontoj de Budapeŝto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Börzsöny hg. eruptív kőzetei (1932)
  • A székelyföldi új vasútvonal földtani érdekességei (1943)
  • Kőzettan (1947, 1951) – studenta lernolibro
  • Ásványtan az Állami Műszaki Főiskola hallgatói részére (1951, 1962) – studenta lernolibro
  • Magyarország ásvány- és gyógyvizei (1957)
  • Műszaki földtan (1959) - la unua hungarlingva manlibro en ĉi tiu temo
  • Műszaki kőzettan (1966)
  • A practical example for the engineering geological problems of plain-land storage (1979)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • kaverno kaj kavernista grupo prenis la nomon Papp Ferenc

Fontoj[redakti | redakti fonton]