Ferenc Márta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Márta
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1929 (1929-01-12)
en Kiskundorozsma
Morto 25-an de februaro 2010 (2010-02-25) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiistopolitikisto
vdr

Ferenc MÁRTA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Márta Ferenc estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976), membro ekstera de Ĉeĥa Scienca Akademio (1980), membro ekstera de Rusa Scienca Akademio (1982).

Ferenc Márta [1] naskiĝis la 12-an de januaro 1929 en Kiskundorozsma. Li mortis la 25-an de februaro 2010 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Márta frekventis universitaton en Szeged. Post la diplomo en 1953 li samloke eklaboris en la universitato. Li studvojaĝis al Cambridge kaj Sovetunio. Inter 1962-1975 li estis katedrestro. Li doktoriĝis el kemio en 1966, en la sekva jaro li profesoriĝis. Inter 1967-1973 li estis rektoro. En 1975 li translokiĝis al Budapeŝto. Li longe redaktis fakrevuojn Acta Chimica Hungarica kaj International Reviews in Physical Chemistry. Li ricevis 6 premiojn inter 1964-2007.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Mechanism of influencing the thermal decomposition of propionaldehyde by nitric oxide (1961) - kunaŭtoro
  • Inhibíciós jelenségek gázreakciókban (1971) - kunaŭtoro
  • Fizikai kémiai példatár (1968, 1974, 1976, 1980, 1981) - kunaŭtoro
  • Thermal decomposition reactions of 2-methyloxetan and 3-methyloxetan (1990) - kunaŭtoro

Fontoj[redakti | redakti fonton]