Fatuma Roba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fatuma Roba
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1973 (1973-12-18) (50-jaraĝa)
en Adisabebo
Ŝtataneco Etiopio
Okupo
Okupo maratonisto • longdistanca kuristo • atleto
vdr

Fatuma Roba (en amhara lingvo: ፋጡማ ሮባ; 18a de decembro 1973) estas etiopia longdistanca kuristo plej bone konata ĉar estis la unua afrika virino kiu atingis ormedalon en la porvirina maratono de la Somera Olimpiko 1996 kaj ĉar venkis en tri sinsekvaj Bostonaj maratonoj.

Kiam Fatuma ektrejniĝis junule, ne estis inaj modeloj por longdistanca kuro en Etiopio, nur Abebe Bikila. Kiam Fatuma estis en lernejo, oni malkuraĝigis ŝin kurkonkurenci, sed malgraŭ tio, ŝi decidis plui. Ŝi venkis en sia unua maratono en Marakeŝo komence de 1996, kaj poste venkis en la Roma Maratono du monatojn poste. Poste ŝi estis elektita por la Etiopia teamo por la Somera Olimpiko 1996, en Atlanta, Usono.[1] Per sia venko kaj la ora medalo, Fatuma iĝis la unua afrika virino kiu venkis en maratono en Olimpiko.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tanser, Toby (19a de aprilo 2008). "Fatuma Roba: A Twisted Path to Living Legend". Runner's World.
  2. "Bekoji trip: Cradle of champions". Athletics Weekly. 16a de marto 2016. Alirita la 24an de aŭgusto 2019.